Новости сайта - Novaĵoj pri la paĝaro

   Сентябрь 2006 – Septembro 2006
   Открытие сайта и первая официальная реклама проекта. В настоящий момент на сайте представлены словарные материалы на букву "a-" (это всё черновики, так скажем, второй стадии готовности, то есть, ещё будут небольшие пополнения, но все слова и обороты из NPIV там уже представлены), информация о проекте, информация о пользовании словарём, перечень ещё непереведённых слов и пословиц. В планах – публикация небольших "путевых заметок" (кое-какие интересные заметки об эсперанто-лексиве и вообще, сделанные за время работы) и открытие рубрики "Часто задавамые вопросы" (если таковые будут, разумеется).

   Lanĉo de la paĝaro kaj la unua publika reklamo de la projekto. Nun en la paĝaro estas prezentitaj ĉiuj vortoj, komenciĝantaj je "a-" (tio estas ankoraŭ malnetaĵoj, sed jam sufiĉe bone tralaboritaj malnetaĵoj, kie estas prezentitaj ĉiuj vortoj el NPIV; do, ili estos ankoraŭ iom kompletigitaj, sed fakte jam uzeblaj), la informoj pri la projekto, instrukcio pri uzado de la vortaro, la listo de tradukendaj vortoj kaj paroverboj. Ni planas publikigi ankaŭ etajn notojn pri E-leksiko, faritajn dum la laboro kaj lanĉi la temon "Ofte farataj demandoj", se tiuj demandoj, kompreneble, aperos.


   Сентябрь 2007 – Septembro 2007
   На сайте опубликована новая часть словаря - слова, начинающиеся на "b-bh". К большому сожалению, работа идёт очень медленно. К не меньшему сожалению, никто (за исключением 2х человек, указавших на пару опечаток) не предложил более-менее серьёзной помощи. Ниже приводится официальное сообщение, опубликованное на форуме e-novosti.info/forumo и в информационной группе E-rus-informoj.

   Mi publikigis la novan eron de la vortaro - la vortojn, komenciĝantajn je "b-bh". Bedaŭrinde, la tuta laboro pasas ege malrapide. Eĉ pli bedaŭrindas, ke neniu (escepde de 2 homoj, kiuj atentigis pri kelkaj mistajpoj) proponis pli-malpli seriozan helpon. Jen la oficiala komuniko pri la afero, publikigita en la forumo e-novosti.info/forumo kaj en la retlisto "E-rus-informoj".

En la paĝago http://e-r-vortaro.narod.ru estas publikigita
vica malgranda parto de Granda Esperanto-Rusa Vortaro, kiun
iom post iom kompilas P. Moĵajev. Temas pri la vortoj,
komenciĝantaj je "b-bh". La nova parto de la vortaro, same
kiel la parto kun la vortoj je la litero "a" (publikigita
jam antaŭ jaro), estas facile rigardebla per foliumilo, kaj
ankaŭ elŝutebla en RAR aŭ ZIP arĥivoj. La dosieroj de
la vortaro mem estas prezentitaj forme de unikoda teksto.

La projekto, pri kiu oni povas legi pli en la paĝaro
http://e-r-vortaro.narod.ru celas ebligi al la ruslingvaj
esperantistoj uzi pli ĝisdatan kaj kompletan E-rusan vortaron,
ol la nun uzata Bokarev-vortaro. Malgraŭ tio, ke la laboro
pasas ege malrapide pro multaj subjektivaj kaj objektivaj
malfacilaĵoj, mi esperas, ke ĝi almenaŭ iom helpos al
la ruslingvaj esperantistoj.

Ĉiuj materialoj prezentitaj en la paĝaro estas libere uzeblaj
kaj kopieblaj. Vizitu la paĝaron por ekscii pli pri la
projekto - ankaŭ vi povas partopreni kaj helpi. Okaze de ajnaj
demandoj bonvolu kontakti min per miaj adresoj
[vesperto (ĉe) inbox (punkto) ru] kaj [mevo (ĉe) bk (punkto) ru]
(ne forgesu modifi la adresojn antaŭ la sendo).


На начало сайта
Al komenco


Hosted by uCoz