Большой эсперанто-русский словарь
Недопереводы
Granda Esperanta-rusa vortaro
Tradukendaĵoj

 
По-русски

    Ниже приведены слова (в основном из NPIV, реже из других источников), в переводе которых мы пока не уверены. Вместе со словами по возможности приводится вся информация, которой мы владеем. Если Вы сможете дать достоверный перевод и/или любой комментарий, мы будем Вам очень признательны. Список пословиц, которые ждут перевода, представлен здесь.


 
Esperante

    Ĉi-sube estas prezentitaj la vortoj (ĉefe el NPIV, malpli ofte – el iuj aliaj fontoj) pri kies traduko ni dume ne certas. Kune kun la vortoj estas prezentitaj la informoj, kiujn ni scias pri ili. Se vi povas doni ĝustan tradukon de tiuj vortoj (en ajnan lingvon) aŭ doni iun komenton, ni estos ege dankaj al vi. La listo de tradukendaj proverboj estas prezentita ĉi tie.


 

Более-менее общелитературная лексика
Pli-malpli komunlingvaj vortoj

aeroforo (NPIV) – aparato, ekipita per premaerujo (pneŭmata ujo), servata por savado; (germane, Krause) – Aerophor, Sauerstoffapparat. Komento: la vorto ŝajnas esti ruse simlpa аэрофор, sed tiu ĉi nocio mankas en miaj Granda Sovetia Enciklopedio kaj en sufiĉe granda vortaro de fremdaj vortoj; kiel glosi tiun vorton?

amasejo (esp), amasloĝejo (esp) – kiel, diable, traduki tion rusen?

ameo (NPIV) – dolĉa kaj viskoza manĝaĵo orientazia, preparita el amelriĉa materialo (rizo, hordeo, ktp); sin. grenmaltozaĵo; (germane, Krause): Ame.

anno (NPIV) – japana dolĉaĵo, preparata per miksado de sukero al boligita kaj dispremita azukio aŭ fazeolo, fabo, pizo, terpomo, batato, kaŝtano k.a.

BARludo (War) - jeu de barres



Ботанические термины
Botanikaj vortoj

aizoo (NPIV) – planto Aizoon. aizoacoj (NPIV) – familio Aizoaceae. Komento: mi havas fortan supozon, ke la nomo de la planto estas ruse simple "аиз", ĉar ie mi vidis mencion pri la familio "аизовые". Tamen la informo ĝis nun ne estas fidinda.

ajapano (NPIV) – planto Ayapana el asteracoj, tre parenca al eŭpatorio, i.a. Ayapana triplinervis, kies folioj estas uzataj por tizano, servanta kiel te-surogato.Komento: mi preskaŭ certas, ke ruse la nomo sonos kiel аяпана, sed tio estas kontrolenda.

akeno
akenaro (NPIV) – grupo da akenoj, devenantaj el floro kun pluraj karpeloj aŭ liberaj au kuniĝintaj
duakeno – fendakeno el du karpeloj, i.a. de la apiacoj
kvarakeno – fendakeno de lamiacoj kaj de bogaracoj, devenanta el floro kun du kuniĝintaj akenoj dusemaj k kiu fendiĝas en 4 erojn ĉe la maturiĝo.
plurakero – aro de liberaj akeroj, ekz ĉhe ranunkolo kaj potentilo
fendakero – akenaro el kuniĝhintaj akenoj kiuj finevolue fendiĝias kaj apartiĝas unuj de la aliaj.

alo (NPIV) – lamenforma elkreskaĵo de tigo, petiolo, sepalo, frukto aŭ semo; ~o de frukto aŭ semo ofte faciligas disportadon fare de vento kaj tial estas nomata ankaŭ flugilo. Komento: do, iusence ĝi similas al la rusa крыло, крылышко, sed ĉu certe?
ĉirkaŭala (pri ronda aŭ ovala semo aŭ frukto) - ĉirkaŭita de aloj

androsemo (!) - planto androsemum

areolo: 1) ligneciĝinta dikaĵo, ĉirkaŭanta la rondajn interrompojn en la muro de la trakeoidoj de la gimnospermoj; (~aj trakeoidoj);
2) Kusenforma elemento de la tigo de kaktacoj, el kiu kreskas dornoj, haroj, glandoj, tigoj k floroj
3) Ĝenerale plata k plurangula elemento de la talo de multaj krustecaj likenoj.

aŭriklo (pp folio) Alpendaĵo en formo de ~o 1, lokiĝinta ĉe la petiolo aŭ la bazo de la limbo. Komento: ĉu simple ушко?



Философские термины
Filozofiaj vortoj

afekcii (NPIV, 3a senco) - (filozof.) Forte tuŝi la sentojn.
afekcio (NPIV, 2a senco) - (filozof.) Subita ŝanĝiĝo en psika ekvilibro; pli-malpli forta sentoskuo: (ekz.) kolero, miro, envio estas afekcioj.



Географические/геологические термины
Geografiaj/geologiaj vortoj

adam/tero (NPIV) - ruĝa, minerala, plej supera tavolo de la multkolora sabloŝtono. Komento: estas supozo, ke tio estas la t.n. адамова глина, tamen tio kontrolendas.

akordo (NPIV) - surmetiĝo de sedimenta formacio sur pli maljuna formacio nek faltita nek baskuligita, eĉ se ekzistas tavolmanko inter la du formacioj; (ekz.) akorda tavoliĝo.

alkreskado (NPIV) - pliiĝo de la volumeno de korpo pro aldono de ekstera materio (Komento: malnete tradukita kiel аккреция, приращение, наращивание); Krause - Wachsen, Gedeihen, Emporwachsen, Wachstum
astra ~o - aldoniĝo de materio al astro pro graviteco (Komento: ĉu simple звёздная аккреция?)
kontinenta ~o - pligrandiĝo de kontinentoj pro aldono de materio ĉe ilia bordo
oceana ~o - aldoniĝo de oceana krusto el rifto

alteracio (NPIV) - (geol.) kemia ŝanĝado de mineraloj kaj sekve de petroj fare de eksteraj agantoj: (ekz) supraĵa ~o; ~o de feldspato al argilo fare de akvo riĉa je CO2, ~o de granito al sablo (Komento: ĉu simple альтерация? Tamen GSE donas nur la biologian sencon).

barumo (NPIV) - Sxvelondego cxe enfluo de rivero en maron.



Химические термины
Kemiaj terminoj

ace/ (NPIV) Prefikso uzata por indiki: 1) rilaton al etino aŭ eteno; 2) -C-C-grupon, ligitan al ducikla sistemo inter la 1a, 7a kaj la 8a karbonatomoj: (ekz.) acenafteno. Komento: ĉu simple аце-? Estus bone ricevi iun pli vastan difinon

acet| (NPIV); acetato: butila acetato (CH3-CO-O-C4H9); etila acetato (CH3-CO-O-C2H5). Komento: ĉu бутиловый ацетат? бутил-ацетат?

anhidrido
interna anhidrido (NPIV) - anhidrido de 2 acidogrupoj en acido kun pluraj acidgrupoj.Komento: внутренний ангидрид?

ar - prefikso puzata por nomi aromatajn hidrokabronojn kun almenau unu aromata, benzensimila ciklo
areno - aromata molekulo, en kiu la nesimplaj ligoj estas duoblaj (ekz, benzeno, naftaleno, antraceno)
arino - aromata molekulo, en kiu unu el la ligoj estas triobla anst. duobla (ili estas malstabilaj interaĵoj en reakcioj de aromataj molekuloj). Komento: ар? арен? арин? Estus bone ricevi ies pli elĉerpan klarigon pri la afero

aza- - prefikso uzata en malsimplaj kemiaj nomoj por montri ke nitrogenatomo troviĝas en specifa loko de la molekulo: 1-azabiciklo-[2,2,2]oktano. Komento: ŝajne, mi ne komprenas la difinon entute. Kion signifas "specifa loko'? Ruse simple аза-?



Коммерческие/юридические термины
Komercaj/juraj terminoj

reASEKURi (NPIV) - asekuri parton de la risko de asekura kompanio
reASEKURo (NPIV) - ago reasekuri

retroASEKURo (NPIV) - reasekuro de jam reasekure akceptita kontraktaro

sinASEKURo - Ago de organizaĵo ŝpari rezervan monon en fonduso, tiel ke eblos estonte mem pagi damaĝojn pri tiu risko sen la bezonon de asekuro. Самострахование?

kontraŭASEKURO de premiumo (NPIV) - vivasekuro, kiu garantias retropagon de la pagitaj premiumoj, se la asekurito mortis antaŭ la fino de la kontrakta daŭro.

ASIGNisto - oficisto, kiu oficiale transdonas la formulon de asigno al la asignito. Komento: в общем, человек, который передаёт вызываемому в суд соответствующую повестку. Судебный исполнитель? Sed ŝajnas, ke la lasta estas multe pli vasta nocio.



Лингвистические термины
Lingvistikaj terminoj

agrafo (NPIV) - supersigno en la viejtama lingvo kun la formo de senpunkta demandosigno

akcento:

   ritma akcento (ReVo) - Metrika licenco, pro kiu oni toleras,
ke normale senakcenta silabo ricevu akcenton, kiam ĝi trovigas
en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas akcenta:
(skandante kvinjambon) "da kuraĝuloj kaj aventuristoj".
   Komento: iel najbaras la nocio сверхсхемное ударение sed
mi ne certas.

   akcentoperdo (ReVo) - Metrika licenco, pro kiu oni toleras,
ke normale akcenta silabo perdu sian akcenton, kiam ĝi trovigas en
pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas senakcenta: "al Vi,
granda fonto de amo kaj vivo"

stumblo - Metrika licenco, pro kiu oni toleras anstataŭigon de tri jamboj per du anapestoj, aŭ de tri trokeoj per du amfibrakoj: "iru, eble hejmon pli taugan vi trovos" (en kvintrokeo) (laŭ ReVo) Poezia licenco, per kiu tri trokeoj estas ansataŭataj de du amfibrakoj. (laŭ NPIV) Komento: la nocio enkondukita fare de K&W en "Parnasa gvidlibro". La NPIVa difino estas iom pli malvasta, ol la ReVa. Estas ege interese, ke la ukraina himno uzas tiun ĉi licencon en la dua linio de 2 strofoj (La transskribo per la rusa ortografio; akcentitaj silaboj estas signitaj per /, la neakcentitaj - per '-'): Ще не вмерла Украïни / - / - / - / - Нi слава, нi воля. Ще нам, браття-украïнцi / - / - / - / - Усмiхнеться доля. / - / - / - Do la metro estas tutcerte trokeo. Tamen, se legi la duan linion "normale" (proze), ĝi legatas kiel "- / - - / -", do, kiel du anapestaj piedoj. Kompreneble, la muzika metro laŭas la trokean ritmon, tial kantate la himno sonas iom mise (oni akcentas la normale senakcentajn Нi (la unuan) kaj la duan "а" en слава. En la dua strofo ni havas la jenon: Станем, браття, всi за волю Вiд Сяну до Дону, В рiдном краï панувати Не дамо нiкому. Do, denove la sama historio. La linioj 1, 3 kaj 4 estas ordinaraj trokeoj, dum la 2a linio "proze" estus legata kiel "- / - - / -", tamen pro la muzika ritmo ĝi kantatas kiel "/ - / - / -" (do, oni misakcentas "Вiд" kaj "Сяну". Do, evidentas, ke la fenomeno ne estas nura E-ta. Sed kiel nomi ĝin? ŝvebo - Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke senakcenta silabo trovigu en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas akcenta: "volvaĵo de l' sopiro vagabonda" (laŭ ReVo) Poezia licenco, per kiu la ritmo provizode forŝoviĝas kaj anstataŭ jambo aŭ trokeo oni ricevas pirikon. (laŭ NPIV) Komento: la nocio enkondukita fare de K&W en "Parnasa gvidlibro". Ambau difinoj, fakte, tute identas.

Atribu(ad)o - Dirmaniero, per kiu oni rilatigas predikativon ne al subjekto, sed al la objekto de verbo, kiel ekz. "kredi", "elekti", "nomi" ktp.: "Nomu min frato" estas tipo de ~ado.



Мифические/сказочные термины
Mitaj/fabelaj terminoj

Azenfelo - fabela princidino, kiu vestis sin per azenfelo. Komento: ve, mi ne legis similan fabelon!



Музыкальные термины
Muzikaj terminoj

bakango - Populara S-Afrika muziko, influita de ritmenbluso, roko kaj regeo; Lau Bertilo: Soul Brothers, Steve Kekana, Paul Simon (Graceland) angle - mbaqanga



Религиозные термины
Religiaj terminoj

anĝelo-sufokisto (Krause) --- Wuurgeenagel

via Beata Mosxto - titolo de la ortodoksaj patriarkoj



Технические термины
Teĥnikaj terminoj

akso (NPIV): kuplita akso (NPIV), libera akso (NPIV)

aksoĉapo (War), france - chapeau de moyeu

aksostifto - Stifto, ĉirkaŭ kiu pivotas peco Komento: malnete tradukita kiel штифт, стержень, несущий основную нагрузку, tamen la traduko dubindas.

desegna angulilo - plurangula, ebliganta desegni angulojn de 30, 45, 60, 120, 135 gradoj





На главную страницу
Reen al la ĉefpaĝo


La dato de la lasta ŝanĝo –

Hosted by uCoz