|
abelo
kiu havas abelojn, havas mielon
en abelujon ne blovu
abelujon ne incitu, amason ne spitu
abomeni
oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas
abunda
saĝo abunda, sed ne profunda
abunde kaj redunde
fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon
Adamo
demeti de si antikvan Adamon (rezigni pri malbonaj kutimoj)
adiaŭ
farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!
diri adiaŭ al la mondo surtera
admono
oni pli facile donas admono, ol monon
per lerta admono alfluas mono
al malsaĝulo ne helpos admono, nur bastono
adori
kiu sin mem adoras, nenion valoras
vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras
ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton
advokato
pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj
aero
celi anseron - pafi aeron;
kastel' en aero - malsato sur tero
afabla
apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla
afabla vorto pli atingas ol forto
nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo
afero
sen povo kolero estas ridinda afero
saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon
negoca afero estas severa
ludo aparte kaj afero aparte
tago festa - for aferoj!
sen ordo en afero ne ekzistas prospero
ne taŭgas la vero por komerca afero
ago
koniĝas birdo lau flugo, homo lau ago
vortojn ŝparu, agojn faru
post ĉiu ago venas tempo de pago
kiu bone agas, timi ne bezonas
kiu agas afable, vivas agrable
nenia ago fariĝas sen pago
agaci
dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas
agrabla
pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla
agrabla estas gasto, se ne longe li restas
akiri
rigardi kaj aspiri ne devigas akiri
peke akirita ne estas profita
kiel akirite, tiel perdite
scion akiru, sed ne cion eldiru
kiu malmulte deziras, felicon akiras
akiro kaj perdo rajdas duope
malsaĝulo en foiro estas bona akiro
ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro
per mezuro kaj peso akireblas sukceso
akordo
esti en akordo kiel peto kaj mordo
akra
tro akra fajro estas sen daŭro
sperto saĝon akrigas
akurata
ni amu nin frate, sed kalkulu akurate
akvo
akordi kiel akvo kaj fajro
akvo silentas, sed bordojn subfosas
akvo kura - akvo pura
en akvo malklara oni fiŝkaptas facile
ĝi estas akvo al lia muelilo
akvo kaj pano servas al sano
alfabeto
li neniam venkis alfabeton, li ŝvitas ankorau super alfabeto
alflui
per lerta admono alfluas la mono
alglui
al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas
allogi
pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo
famo kredon allogas
propra supo brogas, fremda allogas
almozo
kiu tro ripozas, baldaŭ almozas
alporti
naskiĝu, edziĝu kaj mortu - ĉiam monon alportu
alta
ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo
en plej alta mizero al Dio esperu
altaro
li ŝtelas de najbaro por doni al altaro
ricevi grizan haron ne vidinte altaron
aludo
por saĝulo suficas ~o
en ŝerco kaj ludo ofte sidas ~o
alvoko
malfeliĉo venas sen alvoko
ami
dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas
kiu amas honoron, amu laboron
se vi amas preni, amu ankaŭ redoni
la amo estas forta kiel la morto
geedziĝo pro amo flamanta al sako sonanta
eĉ por pomo putranta troviĝos amanto
amaso
amaso da fianĉoj sed la ĝusta ne venas
en amaso eĉ morto estas pli gaja
al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso
amaso da mono kaj titolo de barono
ambaŭ
havi ambaŭajn planojn
amboso
pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata
amen
se ne estus se kaj tamen, mi al ĉio dirus amen
ameno diablon ne forpelas
amiko
pli bona ~o intima, ol parenco malproksima
anĝelo
kolumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas
esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo
parolo anĝela, sed pensoj pri ŝtelo
ankaŭ
ankaŭ diablo tondron suferos
kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon
anstataŭ
ne servas larmo anstataŭ armo
antaŭ
fiereco venas antaŭ falo
antaŭe intencu kaj poste komencu
antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas
antikva
demeti de si antikvan Adamon
aparta
al ĉiu sanktulo apartan kandelon
aparteni
al ĉiu konvenas, kio al li apartenas
aperi
tempo toleras, sed vero aperas
aplaŭdi
alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu
apud
apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas
pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro
aranĝo
de lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
arbo
arbo krakanta venton ne timas
fleksu arbon dum ĝia juneco
pro multe da arboj li arbaron ne vidas
argumenti
batanto povas argumenti, batato devas silenti
aspekti
malgranda aspekte, granda intelekte
ataki
ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas
atendi
li atendis, atendis ĝis lin ĉerko etendis
sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
sen atendo, sen espero venis mizero
atenta
pro legado sen atento ne riĉiĝos la prudento
okulo ne atentas - dorso eksentas
atingi
afabla vorto pli atingas, ol forto
ne atingas krio la tronon de Dio
aŭdi
bojas hundido kiel ĝi aŭdas de hundoj
parolanto semas, aŭdanto rikoltas
aŭskulti
kiu bone aŭskultas, bone lernas
kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas
aŭskulti kiel ĥinan predikon
aŭtuno
printempo semas, aŭtuno rikoltas
avara
patroj avaras, infanoj malŝparas
malŝparanto ĝuas nelonge, avarulo neniam
avarulo kaj porko estas bonaj post la morto
avida
oni prenas avide, sed redonas malrapide
kiu avidas plej bonan, perdas plej bezonan
ju pli oni posedas, des pli oni avidas
donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas
azeno
forveturis azenido kaj revenis azeno
azen' al azeno riproĉas malsaĝon
babili
kiu multe babilas, pensas malmulte
cxe tablo malplena babilo ne fluas
ne timu trancxilon, timu babilon
bagatelo
ecx bagatelo povas servi al celo
pro najleto bagatela pereis cxevalo plej bela
Bagdado
por enamigxinto Bagdado ne estas malproksima
balai
se cxiu ~os antaux sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo ?®?«.
balaajxon el la korto eksteren ne elportu
sidi kiel musxo sub ~ilo
bari
pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj
gardu vin du baroj - lipoj kaj dentaroj
malantaux barilo kuragxo estas facila
barelo
pli helpas guto da felicxo, ol barelo da sagxo
barono
cxiu barono havas sian kapiricon
peto de barono estas ordono
por mia mono mi estas barono
bastono
kiu bati deziras, trovas bastonon
kia fripono, tia bastono
al malsagxulo ne helpas admono, nur bastono
fremdan dorson bati, ankaux sian doni
bati
azenon komunan oni batas plej multe
oni batas la oron por provi gxian valoron
vojon batitan herbo ne kovras
altan arbon batas la fulmo
ne cxio batas kio tondras
se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas
tempo flatas, tempo batas
batadi la venton (senutile penadi)
batali
se fratoj batalas, fremdulo ne enigxu
kontraux peko batalu, sed pekanton ne tusxu
post la fino de l' batalo estas multe da kuragxuloj
bedauxri
kiu ne konfidas, tiu ne bedauxras
bedauxro kaj cxagreno sxuldon ne kovras
beko
birdo kantas laux sia beko (cxiu sekvas sian naturon)
bela
amiko fidela estas trezoro plej bela
beni
kiu sian langon katenas, Dio lin benas
Dio doni kaj benis, sed diablo forprenis
okulo de mastro pli ol beno de pastro
el peno igxas beno
ordo estas beno por cxiu entrepreno
horo matena estas horo bena
bezoni
honoro de donas, kion stomako bezonas
kiu tro bezonas, tiu legxon ne konas
granda sxipo bezonas profundon
por vino bona sxildo ne estas bezona
sxparu kiam bone, vi havos, kiam bezone
bezono legxon ne obeas
La dato de la lasta ŝanĝo